Lajos Domokos (urbestro)
Lajos Domokos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de novembro 1728 en Debrecen |
Morto | la 18-an de novembro 1803 en Kóly (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Márton Domokos |
Infanoj | Dénes Domokos (en) , Lőrinc Domokos (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto loka politikisto verkisto politikisto |
Lajos Domokos [lajoŝ domokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domokos Lajos estis hungara notario, urbestro, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis zalakapolcsi [zalakapolĉi], lia familia nomvarianto estis Domonkos, lia patro estis Márton Domokos.
Lajos Domokos[1] naskiĝis la 11-an de novembro 1728 en Debrecen, li mortis la 18-an de novembro 1803 en Kóly (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Coliu en Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Domokos lernis en sia naskiĝurbo, inter 1748-1751 li studis en Universitato Utrecht. Hejmenveninta li estis notario en Debrecen, ekde 1763 li estis ĉefnotario, inter 1770–1777, 1779-, 1784–1786 urbestro. Ekde 1790 li estis subdepartementestro de Bihar, ankaŭ parlamenta deputito. Li strebis por la hungara instrua lingvo, en kolegio de Debrecen li atingis ĝin en 1797.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar Grammatika (1795, kunaŭtoro)
- Deductio regiminis ecclesiastici in Hungaria a primis inde reformationis temporibus
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2022-12-25 per la retarkivo Wayback Machine